rakonto
Estas nokto en la urbeto.
Preskaŭ ĉiu persono ankoraŭ dormas.
Sed baldaŭ estos mateno.
Iuj personoj jam ellitiĝis.
Inter tiuj estas malgranda grupo de virinoj.
Ĉi tiu grupo de virinoj ŝatas kuri.
La estro de la grupo estas saĝa virino.
Ŝi estas virino kiu ofte legas librojn.
Neniu scias kiom da libroj ŝi jam legis.
novaj morfemoj
ankoraŭ
baldaŭ
ĉi
ĉiu
dorm
el
estr
grand
grup
iĝ
in
iu
jam
kiom
kiu
kur
leg
lit
mal
maten
neniu
nokt
person
preskaŭ
saĝ
sci
sed
ŝat
tiu
urb
vir