Leciono 3

2020-l3

rakonto

Zo volas lerni Esperanton. Ŝi esperas lerni ĝin en unu monato.
Bo parolas Esperante kaj instruas la lingvon al Zo.
Bo instruas vortojn kaj faras demandojn.
Zo lernas la vortojn kaj respondas.
Ili rigardas tablon kaj Bo faras demandojn.
Bo demandas, “Kio estas tio?” Zo respondas, “Tio estas tablo.”
“Ĉu io estas sur la tablo?” “Ne. Estas nenio sur la tablo.”
Ili rigardas kaj parolas pri alia tablo.
“Kio estas tio?” “Tio estas alia tablo.” “Ĉu io estas sur la tablo?”
“Jes, estas komputilo, libro, kaj skribilo sur ĝi.”
“Kie estas la komputilo, la libro kaj la skribilo?”
Ĉio estas sur la tablo.

novaj morfemoj

al
ali
ant
ĉio
ĉu
demand
esper
far
i
il
ili
instru
io
jes
kie
kio
komput
lern
lingv
nenio
parol
pri
respond
rigard
skrib
sur
tabl
tio
vol
vort