novanova4

novanova4

rakonto

Post tri tagoj Zo lernis preskaŭ cent vortojn aŭ vorto-partojn.
Ŝi preskaŭ neniam forgesas la plej gravajn vortojn aŭ partojn.
Kvankam ŝi ne ĉiam memoras ilin, ŝi jam lernis la numerojn.
Ŝi ankaŭ lernis utilajn vortojn por mallongaj kaj longaj tempoj.
Hodiaŭ ŝi lernas ke “tago” signifas ne nur du-dek kvar horojn.
Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter du noktoj.
Mateno estas la komenca parto, de noktofino ĝis tagmezo.
Vespero estas la fina parto, post vespero venas la nokto.
Zo sentas ke ŝi lernas rapide kaj ŝi estas feliĉa.

novaj morfemoj

ĉiam
feliĉ
fin
forges
grav
ĝis
jam
ke
komenc
kvankam
long
mal
maten
memor
mez
neniam
nokt
numer
nur
part
por
pov
preskaŭ
rapid
sent
signif
temp
util
ven
vesper